Apokalipso de Johano 11:15
Kaj la sepa anĝelo trumpetis; kaj fariĝis grandaj voĉoj en la ĉielo, dirante: La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
14La dua Veo jam pasis; jen la tria Veo rapide venas.
Read all of Apokalipso de Johano 11
Cross References
Psalms 2:2Leviĝas reĝoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante:
Psalms 72:11Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; Ĉiuj popoloj lin servu.
Psalms 89:15Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas;
Psalms 146:10La Eternulo reĝas eterne, Via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj. Haleluja!
Isaiah 9:7por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ĝin kaj fortigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
Isaiah 44:23Ĝojkriu, ho ĉielo, ĉar la Eternulo tion faris; voku, profundo de la tero; sonigu kanton, ho montoj, arbaro kaj ĉiuj arboj en ĝi; ĉar la Eternulo liberigis Jakobon, kaj faris Sin glora per Izrael.