Apokalipso de Johano 11:2
Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru ĝin, ĉar ĝi estas donita al la nacioj; kaj la sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Apokalipso de Johano 11
Cross References
Psalms 79:1Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn.
Isaiah 52:1Vekiĝu, vekiĝu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo; ĉar ne plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo.
Ezekiel 40:17Kaj li venigis min sur la korton eksteran; kaj tie mi ekvidis ĉambrojn kaj pavimon, faritan ĉirkaŭe ĉe la korto; tridek ĉambroj estis sur la pavimo.
Daniel 7:19Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara besto, kiu estis malsimila al ĉiuj, kaj terura, kun feraj dentoj kaj kupraj ungegoj, manĝegis kaj frakasis kaj la restaĵon dispremis per la piedoj;
Daniel 8:10Kaj ĝi kreskis ĝis la armeo de la ĉielo, kaj ĝi ĵetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj.
Daniel 12:7Kaj mi aŭskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la ĉielo, kaj ĵuris per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finiĝos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumiĝos ĉio ĉi tio.