Apokalipso de Johano 13:8
Kaj adorkliniĝos al ĝi ĉiuj loĝantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Se iu havas orelon, tiu aŭskultu.
Read all of Apokalipso de Johano 13
Cross References
Exodus 32:32nun volu pardoni ilian pekon; kaj se ne, tiam volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis.
Daniel 12:1En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, ĝis la nuna tempo; sed saviĝos en tiu tempo el via popolo ĉiuj, kiuj troviĝos enskribitaj en la libro.
Luke 10:20Tamen ne ĝoju pri tio, ke la spiritoj submetiĝis al vi; sed ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo.
Ephesians 1:4kiel Li elektis nin en li antaŭ la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaŭ Li en amo;
Titus 1:2kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaŭ la tempoj eternaj,
Revelation 3:5La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaŭ mia Patro kaj antaŭ Liaj anĝeloj.