Apokalipso de Johano 14:3
kaj ili kantas kvazaŭ novan kanton antaŭ la trono kaj antaŭ la kvar kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elaĉetitoj el la tero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Apokalipso de Johano 14
Cross References
Psalms 25:14Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.
Psalms 40:3Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, laŭdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.
Psalms 98:1Kantu al la Eternulo novan kanton, Ĉar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.
Psalms 149:1Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj.
Matthew 11:25En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj;
1 Corinthians 2:14Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite.