Apokalipso de Johano 14:7
kaj dirantan per granda voĉo: Timu Dion, kaj donu al Li gloron, ĉar venis la horo de Lia juĝo; kaj adorkliniĝu al la Kreinto de la ĉielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Apokalipso de Johano 14
Cross References
Genesis 22:12Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; ĉar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.
Joshua 7:19Tiam Josuo diris al Aĥan: Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kaŝu antaŭ mi.
Nehemiah 9:6Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la ĉielon, la ĉielon de ĉieloj, kaj ĝian tutan armeon, la teron, kaj ĉion, kio estas sur ĝi, la marojn, kaj ĉion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al ĉio, kaj la armeo de la ĉielo adorkliniĝas antaŭ Vi.
Psalms 36:1La pekado de malpiulo parolas al lia koro; Antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.
Psalms 95:5Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.
Psalms 146:5Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,