Apokalipso de Johano 16:13
Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaŭ ranojn, elirantaj el la buŝo de la drako, kaj el la buŝo de la besto, kaj el la buŝo de la falsa profeto;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Apokalipso de Johano 16
Cross References
Exodus 8:6Kaj Aaron etendis sian manon super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la landon Egiptan.
Psalms 105:30Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la ĉambroj de iliaj reĝoj.
1 Timothy 4:1Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj,
2 Peter 2:1Sed ankaŭ falsaj profetoj troviĝis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, eĉ malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elaĉetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon.
Revelation 12:3Kaj vidiĝis alia signo en la ĉielo; kaj jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn.
Revelation 13:1kaj ĝi staris sur la sablo de la maro. Kaj mi vidis beston suprenirantan el la maro, havantan dek kornojn kaj sep kapojn, kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj sur siaj kapoj nomojn de blasfemo.