Apokalipso de Johano 16:21
Kaj granda hajlo, peza kvazaŭ po talanto, falis el la ĉielo sur la homojn; kaj la homoj blasfemis Dion pro la plago de la hajlo; ĉar ĝia plago estas treege granda.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
20Kaj ĉiu insulo forflugis, kaj la montoj ne troviĝis.
Read all of Apokalipso de Johano 16
Cross References
Joshua 10:11Kaj kiam ili, forkurante de la Izraelidoj, estis sur la deklivo de Bet-Ĥoron, la Eternulo ĵetadis sur ilin grandajn ŝtonojn el la ĉielo, ĝis Azeka, kaj ili mortis; pli granda estis la nombro de tiuj, kiuj mortis de la ŝtonoj de hajlo, ol la nombro de tiuj, kiujn la Izraelidoj mortigis per la glavo.
Isaiah 8:21Ili irados sur ĝi premataj kaj malsataj; kaj kiam ili estos malsataj, ili koleros kaj insultos sian reĝon kaj sian Dion, kaj rigardos supren.
Ezekiel 13:11diru al tiuj, kiuj ŝmiras per maltaŭga mortero, ke ĝi defalos; estos pluvego, kaj vi, ŝtonoj de grandega hajlo, falos sur ĝin, kaj forta vento ĝin krevigos.
Ezekiel 38:21Kaj Mi vokos kontraŭ lin glavon sur ĉiuj Miaj montoj, diras la Sinjoro, la Eternulo; ĉiu prenos glavon kontraŭ sian fraton.
Revelation 11:19Kaj malfermiĝis la enĉiela templo de Dio, kaj vidiĝis en Lia templo la kesto de Lia interligo; kaj fariĝis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj kaj tertremo kaj granda hajlo.
Revelation 16:11kaj ili blasfemis la Dion de la ĉielo pro siaj doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj.