Apokalipso de Johano 17:4
Kaj la virino estis vestita per purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj, kaj havis en sia mano oran pokalon, plenan de abomenindaĵoj kaj la malpuraĵoj de ŝia malĉasteco,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Apokalipso de Johano 17
Cross References
Deuteronomy 29:17kaj vi vidis iliajn abomenaĵojn, kaj iliajn idolojn el ligno kaj el ŝtono, el arĝento kaj el oro, kiujn ili havas.
2 Kings 21:2Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.
Isaiah 66:3Unu buĉas bovon, alia mortigas homon; unu buĉoferas ŝafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia preĝas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo ĝuas ilian abomenindaĵon,
Lamentations 1:9Ŝia malpuraĵo estas sur la rando de ŝia vesto; ŝi ne pensis pri sia estonteco; Tial ŝi terure malaltiĝis, kaj ŝi havas neniun konsolanton: Rigardu, ho Eternulo, mian mizeron, ĉar la malamiko forte fieras.
Ezekiel 24:11Kaj starigu la malplenan kaldronon sur ĝiaj karboj, por ke ĝi fariĝu varmega, por ke ĝia kupro brulruĝiĝu kaj ĝia malpuraĵo en ĝi fandiĝu kaj ĝia sedimento malaperu.
Ezekiel 36:25Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi puriĝos de ĉiuj viaj malpuraĵoj, kaj de ĉiuj viaj idoloj Mi purigos vin.