Apokalipso de Johano 18:13
kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj ŝmiraĵo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj ŝafoj, kaj el ĉevaloj kaj ĉaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Apokalipso de Johano 18
Cross References
Exodus 21:16Kaj se iu ŝtelas homon por vendi lin, aŭ oni trovas tiun en lia mano, li devas esti mortigita.
Deuteronomy 28:68Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per ŝipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos ĝin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu aĉetos.
1 Kings 10:15krom tio, kio venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj kaj de ĉiuj reĝoj de Arabujo kaj de la regionestroj.
2 Chronicles 9:9Kaj ŝi donacis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromaĵoj kaj multekostajn ŝtonojn; neniam estis aromaĵoj similaj al tiuj, kiujn la reĝino de Ŝeba donacis al la reĝo Salomono.
Nehemiah 5:8Kaj mi diris al ili: Ni elaĉetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi.
Song of Solomon 1:3Ho, kiel bonodoras viaj aromaĵoj! Via nomo similas al elverŝita oleo; Tial la fraŭlinoj amas vin.