Apokalipso de Johano 4:10
la dudek kvar presbiteroj falos antaŭ la Sidanto sur la trono, kaj ili adorkliniĝos al la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kaj ĵetos siajn kronojn antaŭ la trono, dirante:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Apokalipso de Johano 4
Cross References
1 Chronicles 29:11Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, ĉar ĉio en la ĉielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la reĝado, kaj Vi estas alte super ĉiuj estroj.
2 Chronicles 7:3Kaj ĉiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo malleviĝis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizaĝaltere sur la pavimo, adorkliniĝis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco.
Psalms 72:11Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; Ĉiuj popoloj lin servu.
Psalms 115:1Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.
Matthew 4:9kaj diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi.
1 Corinthians 15:10Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.