Apokalipso de Johano 4:5
Kaj el la trono eliris fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj. Kaj antaŭ la trono brulis sep fajraj torĉoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Apokalipso de Johano 4
Cross References
Exodus 19:16En la tria tago, tuj matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj aŭdiĝis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro.
Exodus 37:23Kaj li faris ĝiajn sep lucernojn kaj ĝiajn prenilojn kaj cindrujojn el pura oro.
Psalms 18:13Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.
Ezekiel 1:13La aspekto de la kreitaĵoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torĉoj, irantaj inter tiuj kreitaĵoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj.
Zechariah 4:2Kaj li diris al mi: Kion vi vidas? Mi respondis: Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj kaliketon ĝi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur ĝi, kaj po sep tubetoj troviĝas sur la lucernoj supre de ĝi.
Matthew 3:11Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;