Epistolo al la romanoj 14:8
Ĉar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; ĉu ni vivas do, aŭ mortas, al la Sinjoro ni apartenas.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7Ĉar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem.
9Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj.
Read all of Epistolo al la romanoj 14
Cross References
John 21:19Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. Kaj dirinte tion, li diris al li: Sekvu min.
Acts 20:24Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.
1 Corinthians 3:22ĉu Paŭlo, aŭ Apolos, aŭ Kefas, aŭ la mondo, aŭ la vivo, aŭ la morto, aŭ estantaĵoj aŭ estontaĵoj: ĉio apartenas al vi,
Philippians 1:20laŭ mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontiĝos, sed ke per ĉia liberparolo, kiel ĉiam, tiel ankaŭ nun, Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu per vivo aŭ per morto.
Philippians 2:30ĉar pro la laboro por Kristo li alproksimiĝis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis ĉe via servado al mi.
1 Thessalonians 5:10kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, ĉu ni maldormos aŭ dormos.