Romans 2:1
Sekve, vi estas nedefendebla, ho ĉiu homo juĝanta; ĉar dum vi juĝas alian, vi kondamnas vin mem, ĉar vi, la juĝanto, faradas la samajn agojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Kaj ni scias, ke la juĝo de Dio estas laŭ vero kontraŭ tiuj, kiuj faradas tiajn agojn.
Cross References
2 Samuel 12:5Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraŭ tiu homo, kaj li diris al Natan: Mi ĵuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris;
Matthew 7:1Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj.
Luke 6:37Kaj ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj;
John 8:7Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon.
Romans 2:3Kaj ĉu vi kalkulas, ho homo, kiu juĝas la farantojn de tiaj agoj kaj faras la samajn, ke vi evitos la juĝon de Dio?
Romans 2:26Se do necirkumcidulo plenumas la ordonojn de la leĝo, ĉu lia necirkumcido ne kalkuliĝos kiel cirkumcido?