Romans 4:15
ĉar la leĝo elfaras koleron; sed kie ne ekzistas leĝo, tie ankaŭ ne ekzistas transpaŝo.
Londona Biblio
In The King James Version
Because the law worketh wrath: for where no law is, there is no transgression.
In Context
14Ĉar se tiuj, kiuj estas laŭ la leĝo, estas heredantoj, la fido nuliĝis, kaj la promeso vantiĝis;
Cross References
Deuteronomy 29:20La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraŭ tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en ĉi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la ĉielo;
Jeremiah 4:8Pro tio zonu vin per sakaĵo, ploru kaj ĝemu, ĉar la flama kolero de la Eternulo ne foriĝas de ni.
Ezekiel 7:19Sian arĝenton ili ĵetos sur la stratojn, kaj ilia oro fariĝos malpuraĵo; ilia arĝento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internaĵon; ĉar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj.
John 3:36Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.
Acts 17:30Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al ĉiuj homoj, ke ili pentu;
Romans 2:5sed laŭ via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkaŝigo de la justa juĝo de Dio,