Alta Kanto de Salomono 4:14
Nardo kaj safrano; Kano kaj cinamo, kun ĉiuspecaj olibanarboj; Mirho kaj aloo kaj la plej delikataj aromaĵoj;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
13Viaj kreskaĵoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj, Plena de koferoj kaj nardoj;
15Ĝardenfonto, puto de vivanta akvo, Kaj riveretoj elfluantaj el Lebanon.
Read all of Alta Kanto de Salomono 4
Cross References
Genesis 43:11Tiam diris al ili ilia patro Izrael: Se estas tiel, tiam faru jene: prenu el la plej bonaj fruktoj de la lando en viajn vazojn, kaj alportu al la homo donacon: iom da balzamo kaj iom da mielo, aromaĵon kaj mirhon, pistakojn kaj migdalojn.
Numbers 24:6Kiel valoj ili etendiĝas, Kiel ĝardenoj apud rivero, Kiel arboj aloaj, plantitaj de la Eternulo, Kiel cedroj apud akvo.
2 Chronicles 9:9Kaj ŝi donacis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromaĵoj kaj multekostajn ŝtonojn; neniam estis aromaĵoj similaj al tiuj, kiujn la reĝino de Ŝeba donacis al la reĝo Salomono.
Song of Solomon 1:12Dum la reĝo sidas ĉe la festotablo, Mia nardo bonodoras.
Song of Solomon 4:6Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros, Mi foriros al la monto de mirho kaj al la altaĵo de olibano.
Song of Solomon 6:2Mia amato iris en sian ĝardenon, al la bedoj de aromaĵoj, Por paŝti en la ĝardenoj kaj kolekti rozojn.