Alta Kanto de Salomono 5:1
Mi venis en mian ĝardenon, mia fratino, mia fianĉino; Mi deŝiris mian mirhon kaj miajn aromaĵojn; Mi manĝis mian mielĉelaron, kiel ankaŭ mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaŭ mian lakton. Manĝu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriiĝu, ho miaj amikoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Alta Kanto de Salomono 5
Cross References
Deuteronomy 16:13Feston de laŭboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos el via draŝejo kaj el via vinpremejo.
2 Chronicles 31:6Kaj la Izraelidoj kaj la Judoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, ankaŭ alportis dekonaĵon el bovoj kaj ŝafoj, kaj dekonaĵon sanktan, konsekritan al la Eternulo, ilia Dio; kaj ili amasigis grandajn amasojn.
Psalms 147:11Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj, Kiuj fidas Lian bonecon.
Song of Solomon 4:9Vi kortuŝis min, mia fratino, mia fianĉino; Vi kortuŝis min per unu ekrigardo de viaj okuloj, Per unu ĉeno de sur via kolo.
Song of Solomon 6:2Mia amato iris en sian ĝardenon, al la bedoj de aromaĵoj, Por paŝti en la ĝardenoj kaj kolekti rozojn.
Song of Solomon 8:1Ho, se vi estus al mi kiel frato, Kiu suĉis la mamojn de mia patrino! Se mi renkontus vin ekstere, mi kisus vin; Kaj tamen neniu malestimus min.