Libro de Zeĥarja 1:14
Tiam diris al mi la anĝelo, kiu parolis kun mi: Proklamu kaj diru: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi ekfervoris pri Jerusalem kaj pri Cion per granda fervoro;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
13Kaj la Eternulo respondis al la anĝelo, kiu parolis kun mi, vortojn bonajn, vortojn konsolajn.
Read all of Libro de Zeĥarja 1
Cross References
Isaiah 9:7por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ĝin kaj fortigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
Isaiah 40:1Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio.
Isaiah 42:13La Eternulo eliros kiel heroo, kiel homo de milito Li vekos fervoron, Li vokos kaj aŭdigos militan krion, Li montros Sian potencon sur Siaj malamikoj.
Isaiah 63:15Rigardu el la ĉielo kaj vidu el Via sankta kaj majesta loĝejo: kie estas Via fervoro kaj potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortiriĝis de mi.
Hosea 11:8Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? Ĉu Mi faru al vi, kiel al Adma? ĉu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversiĝis en Mi Mia koro, varmegiĝis Mia tuta kompato.
Nahum 1:2La Eternulo estas Dio severa kaj venĝanta; la Eternulo estas venĝanto kaj koleranto; la Eternulo venĝas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontraŭuloj.