The Bible Software
bible.software › Libro de Zeĥarja › Libro de Zeĥarja 1 › Libro de Zeĥarja 1:16

Libro de Zeĥarja 1:16

Tial tiele diras la Eternulo: Mi returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en ĝi, diras la Eternulo Cebaot, kaj ŝnuro de ĉarpentistoj estos tirata en Jerusalem.

Londona Biblio

In The King James Version

Therefore thus saith the LORD; I am returned to Jerusalem with mercies: my house shall be built in it, saith the LORD of hosts, and a line shall be stretched forth upon Jerusalem.

In Context

15kaj per granda indigno Mi indignas kontraŭ la nacioj memfidaj; ĉar kiam Mi koleris malmulte, ili akcelis la malfeliĉon.

17Ankoraŭ proklamu jenon: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Denove pleniĝos Miaj urboj per bonaĵo, denove la Eternulo konsolos Cionon, kaj denove Li elektos Jerusalemon.

Read all of Libro de Zeĥarja 1

Cross References

Ezra 6:14Kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruis kun sukceso, konforme al la profetado de Ĥagaj, la profeto, kaj de Zeĥarja, filo de Ido. Kaj ili konstruis kaj finis laŭ la volo de Dio de Izrael, kaj laŭ la volo de Ciro, de Dario, kaj de Artaĥŝaŝt, reĝoj de Persujo.

Isaiah 12:1En tiu tago vi diros: Mi dankas Vin, ho Eternulo; ĉar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis, kaj Vi konsolas min.

Isaiah 44:26kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem: Ĝi havos multe da loĝantoj; kaj pri la urboj de Judujo: Ili estos rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos;

Jeremiah 30:18Tiele diras la Eternulo: Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn loĝejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita laŭ sia ordo.

Jeremiah 31:39Kaj la mezura ŝnuro iros pluen ĝis la monteto Gareb kaj turniĝos al Goa.

Ezekiel 37:24Kaj Mia servanto David estos reĝo super ili, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili observos kaj plenumos.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Libro de Zeĥarja 1:16

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Libro de Zeĥarja 1:15Libro de Zeĥarja 1Libro de Zeĥarja 1:17 →