Libro de Zeĥarja 1:19
Kaj mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kion tio signifas? Kaj li respondis al mi: Tio estas la kornoj, kiuj disĵetis Jehudan, Izraelon, kaj Jerusalemon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
18Mi levis miajn okulojn kaj ekvidis: jen estas kvar kornoj.
20Kaj la Eternulo montris al mi kvar majstrojn.
Read all of Libro de Zeĥarja 1
Cross References
Ezra 4:4Tiam la popolo de la lando komencis malfortigadi la manojn de la Juda popolo kaj malhelpadi al ĝi en la konstruado.
Ezra 5:3En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili: Kiu permesis al vi konstrui ĉi tiun domon kaj starigi ĉi tiujn murojn?
Daniel 12:7Kaj mi aŭskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la ĉielo, kaj ĵuris per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finiĝos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumiĝos ĉio ĉi tio.
Habakkuk 3:14Vi trapikis per liaj lancoj la kapojn de liaj taĉmentestroj, Kiam ili sin ĵetis ventege, por dispeli min kun ĝojo, Kvazaŭ englutante mizerulon kaŝe.
Zechariah 1:21Mi diris: Kion ili intencas fari? Li respondis jene: Tiuj kornoj disĵetis Jehudan tiel, ke neniu povis levi sian kapon; tial nun venas ĉi tiuj, por fortimigi tiujn, por dehaki la kornojn de la nacioj, kiuj levis sian kornon kontraŭ la loĝantojn de Judujo, por disĵeti ilin.
Zechariah 4:11Tiam mi denove parolis kaj diris al li: Kion signifas tiuj du olivarboj dekstre kaj maldekstre de la kandelabro?