Libro de Zeĥarja 10:3
Kontraŭ la paŝtistoj ekflamis Mia kolero, kaj la antaŭirantajn virkaprojn Mi punos; sed la Eternulo Cebaot vizitos Sian ŝafaron, la domon de Jehuda, kaj faros ĝin kiel ornamita ĉevalo en batalo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Zeĥarja 10
Cross References
Exodus 4:31Kaj la popolo kredis. Kaj ili aŭdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili kliniĝis kaj faris adoron.
Job 39:25Kiam eksonas la trumpeto, ĝi ekkrias: Ho, ho! Kaj de malproksime ĝi flarsentas la batalon, Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon.
Song of Solomon 1:9Al la ĉevalino en la ĉaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino.
Isaiah 24:21Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la taĉmentojn de la alto en la ĉielo kaj la reĝojn de la tero sur la tero.
Jeremiah 10:21Ĉar la paŝtistoj malsaĝiĝis kaj ne serĉis la Eternulon; tial ili nenion komprenas kaj ilia tuta paŝtataro estas dispelita.
Jeremiah 23:1Ve al la paŝtistoj, kiuj pereigas kaj diskurigas la ŝafojn de Mia paŝtataro! diras la Eternulo.