Libro de Zeĥarja 11:10
Kaj mi prenis mian bastonon Afableco kaj rompis ĝin, por detrui la interligon, kiun mi faris kun ĉiuj popoloj;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Zeĥarja 11
Cross References
Numbers 14:34Laŭ la nombro de la tagoj, dum kiuj vi esplorrigardis la landon, kvardek tagoj, po jaro pro ĉiu tago, vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj, por ke vi ekkonu Mian malfavoron.
Psalms 50:2El Cion, la perfektaĵo de beleco, Dio ekbrilis.
Psalms 90:17Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.
Jeremiah 31:31Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:
Ezekiel 16:59Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi agos kun vi tiel, kiel vi agis, malŝatante la ĵuron kaj rompante la interligon.
Daniel 9:26Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun ĝia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj ĝia fino estos kiel de inundego; kaj ĝis la fino de la milito ĝi estos tute dezertigita.