Libro de Zeĥarja 11:17
Ve al la malsaĝa paŝtisto, kiu forlasas la ŝafojn! la glavo trafos lian brakon kaj lian dekstran okulon; lia brako velksekiĝos, kaj lia dekstra okulo tute perdos sian vidadon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Zeĥarja 11
Cross References
1 Kings 13:4Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris: Kaptu lin! Sed rigidiĝis lia mano, kiun li etendis kontraŭ lin, kaj li ne povis retiri ĝin al si.
Isaiah 9:15Maljunulo kaj eminentulo estas la kapo; kaj profeto, kiu instruas malveraĵon, estas la vosto.
Isaiah 42:19Sed kiu estas tiel blinda, kiel Mia servanto, kaj surda, kiel la sendato, kiun Mi sendas? kiu estas tiel blinda, kiel Mia elaĉetito, kaj blinda, kiel la servanto de la Eternulo?
Jeremiah 22:1Tiele diris la Eternulo: Iru en la domon de la reĝo de Judujo, kaj diru tie jenon:
Jeremiah 23:32Jen Mi turnos Min kontraŭ tiujn, kiuj profetas malverajn sonĝojn, diras la Eternulo, kaj rakontas ilin kaj erarigas Mian popolon per siaj mensogaĵoj kaj per sia senprudenteco, dum Mi ne sendis ilin kaj ne donis al ili ordonojn, kaj ili ja alportas al ĉi tiu popolo nenian utilon, diras la Eternulo.
Ezekiel 13:3Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la senprudentaj profetoj, kiuj gvidas sin per sia propra spirito kaj nenion vidis!