Libro de Zeĥarja 11:6
Pro tio Mi ne plu indulgos la loĝantojn de la tero, diras la Eternulo; jen Mi transdonos la homojn ĉiun en la manon de lia proksimulo kaj en la manon de lia reĝo, kaj ili frapados la teron, kaj Mi ne savos el ilia mano.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Zeĥarja 11
Cross References
Psalms 50:22Komprenu ĉi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi disŝiros, kaj neniu savos.
Isaiah 9:19De la kolero de la Eternulo Cebaot ekbrulis la tero, kaj la popolo fariĝis manĝaĵo por la fajro; neniu kompatas sian fraton.
Jeremiah 13:14kaj Mi interfrapigos ilin reciproke, la patrojn kaj la filojn kune, diras la Eternulo, Mi ne kompatos, ne preterlasos, ne indulgos, ekstermante ilin.
Ezekiel 8:18Tial Mi ankaŭ agos en kolero; ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; eĉ se ili krios al Miaj oreloj per laŭta voĉo, Mi ne aŭskultos ilin.
Daniel 9:26Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun ĝia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj ĝia fino estos kiel de inundego; kaj ĝis la fino de la milito ĝi estos tute dezertigita.
Hosea 2:10Kaj nun Mi malkaŝos ŝian hontindaĵon antaŭ la okuloj de ŝiaj amistoj, kaj neniu savos ŝin el Mia mano.