Libro de Zeĥarja 12:1
Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael. Diro de la Eternulo, kiu etendis la ĉielon, fondis la teron, kaj kreis la spiriton de la homo interne de li:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Zeĥarja 12
Cross References
Genesis 2:7Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo.
Job 26:7Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio.
Psalms 104:2Vi, kiu estas ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la ĉielon kiel tapiŝon;
Psalms 136:5Kiu saĝege kreis la ĉielon, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Isaiah 40:12Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la ĉielon per la manlarĝo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso?
Isaiah 42:5Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la ĉielon kaj etendis ĝin, kiu disvastigis la teron kaj ĝiajn produktojn, kiu donis animon sur ĝiaj loĝantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur ĝi: