Zechariah 12:3
En tiu tempo Mi faros Jerusalemon peza ŝtono por ĉiuj popoloj: ĉiuj, kiuj ĝin levos, faros al si vundojn; kaj kolektiĝos kontraŭ ĝi ĉiuj nacioj de la tero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Isaiah 60:12Ĉar popolo aŭ regno, kiu ne servos al vi, pereos, kaj tiaj popoloj estas tute ekstermotaj.
Ezekiel 38:1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
Daniel 2:44Sed en la tempo de tiuj reĝoj Dio de la ĉielo starigos regnon, kiu neniam detruiĝos, kaj ĝia reĝado ne transiros al alia popolo; ĝi frakasos kaj detruos ĉiujn regnojn, sed ĝi mem staros eterne.
Obadiah 1:18La domo de Jakob estos fajro, la domo de Jozef estos flamo; sed la domo de Esav estos pajlo, oni ekbruligos ĝin kaj ekstermos ĝin, kaj neniu restos el la domo de Esav; ĉar la Eternulo tion diris.
Micah 4:13Leviĝu kaj draŝu, ho filino de Cion, ĉar vian kornon Mi faros fera, viajn hufojn Mi faros kupraj, kaj vi dispremos multe da popoloj, vi konsekros al la Eternulo ilian akiritaĵon, kaj ilian havaĵon al la Sinjoro de la tuta tero.
Micah 5:15Kaj en kolero kaj indigno Mi faros venĝon super la nacioj, kiuj ne volos obei.