Libro de Zeĥarja 12:4
En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi frapos ĉiun ĉevalon per rabio kaj ĝian rajdanton per frenezeco; kaj sur la domon de Jehuda Mi malfermos Miajn okulojn; ĉiujn ĉevalojn de la popoloj Mi frapos per blindeco.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Zeĥarja 12
Cross References
Deuteronomy 28:28La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco.
2 Kings 6:14Tiam li sendis tien ĉevalojn kaj ĉarojn kaj grandan militistaron. Ili venis en nokto kaj ĉirkaŭis la urbon.
2 Chronicles 6:20por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super ĉi tiu domo tage kaj nokte, super la loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por aŭskulti la preĝon, kiun Via servanto faros sur ĉi tiu loko.
2 Chronicles 7:15Nun Miaj okuloj estos nefermitaj kaj Miaj oreloj estos atentaj al preĝo sur ĉi tiu loko.
Psalms 76:5Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis; Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.
Isaiah 37:17klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj aŭdu ĉiujn vortojn de Sanĥerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.