Libro de Zeĥarja 12:6
En tiu tempo Mi faros la estrojn de Judujo kiel pato kun fajro inter ligno kaj kiel brulanta torĉo inter garboj, kaj ili formanĝos dekstre kaj maldekstre ĉiujn popolojn ĉirkaŭe; kaj Jerusalem estos denove priloĝata sur sia loko, en Jerusalem.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Zeĥarja 12
Cross References
Psalms 149:6Glorado al Dio estas en ilia buŝo, Kaj dutranĉa glavo en ilia mano,
Isaiah 10:16Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo.
Isaiah 54:3Ĉar dekstren kaj maldekstren vi disvastiĝos, kaj via idaro ekposedos naciojn kaj ekloĝos en urboj dezertigitaj.
Jeremiah 31:38Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam denove konstruiĝos la urbo al la Eternulo, de la turo Ĥananel ĝis la Pordego Angula.
Daniel 2:34Vi vidis poste, ke ŝtono deŝiriĝis sen ago de ia mano, frapis la statuon, ĝiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis ilin.
Obadiah 1:18La domo de Jakob estos fajro, la domo de Jozef estos flamo; sed la domo de Esav estos pajlo, oni ekbruligos ĝin kaj ekstermos ĝin, kaj neniu restos el la domo de Esav; ĉar la Eternulo tion diris.