Libro de Zeĥarja 14:20
En tiu tempo sur la tintiloj de la ĉevaloj estos skribite: SANKTA AL LA ETERNULO; kaj la kaldronoj en la domo de la Eternulo estos kiel la kalikoj antaŭ la altaro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
19Tio estos puno de Egiptujo, kaj puno de ĉiuj nacioj, se ili ne iros, por festi la feston de laŭboj.
Read all of Libro de Zeĥarja 14
Cross References
Exodus 25:29Kaj faru ĝiajn pladojn kaj ĝiajn kulerojn, kaj ĝiajn kalikojn kaj ĝiajn kruĉojn, per kiuj oni verŝos; el pura oro faru ilin.
Exodus 28:36Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur ĝi en sigelila maniero: SANKTA AL LA ETERNULO.
Exodus 39:30Kaj ili faris la tabuleton, la sanktan kronon, el pura oro, kaj ili skribis sur ĝi skribon gravuritan: SANKTA AL LA ETERNULO.
Leviticus 8:9Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antaŭa flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
Numbers 4:14Kaj ili metu sur ĝin ĉiujn ĝiajn objektojn, per kiuj oni servas sur ĝi, la karbujojn, la forkojn kaj la ŝovelilojn kaj la kalikojn, ĉiujn objektojn de la altaro, kaj ili sternu sur ĝi tegon el antilopaj feloj, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn.
Numbers 7:19Li alportis sian oferon, kiu estis: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;