Libro de Zeĥarja 2:9
Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili fariĝos rabaĵo por tiuj, kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo.
Read all of Libro de Zeĥarja 2
Cross References
Isaiah 4:5Kaj super ĉiu loko de la monto Cion kaj super ĉiuj ĝiaj kunvenejoj la Eternulo kreos nubon kaj fumon por la tago kaj flamon de brulanta fajro por la nokto; super ĉio honora estos ŝirmo.
Isaiah 11:15Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos ĝin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en ŝuoj.
Isaiah 13:2Sur senarba monto levu standardon, laŭte voku al ili, faru signon per la mano, ke ili eniru en la pordegon de la eminentuloj.
Isaiah 19:16En tiu tempo Egiptujo estos kiel virinoj; ĝi tremos kaj timos antaŭ la moviĝo de la mano de la Eternulo Cebaot, kiun Li svingos super ĝi.
Isaiah 33:1Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi ĉesos perfidi, vi mem estos perfidita.
Isaiah 33:23Viaj ŝnuregoj malfortiĝis; ili jam ne alfortikigas la maston, ne streĉas la velon. Tiam estos dividata la granda rabakiro; eĉ lamuloj iros kapti rabaĵon.