Libro de Zeĥarja 3:2
Kaj la Eternulo diris al Satano: La Eternulo faras al vi severan riproĉon, ho Satano, severe riproĉas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; ĝi estas ja brulŝtipo, savita el la fajro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj staris antaŭ la anĝelo.
Read all of Libro de Zeĥarja 3
Cross References
2 Chronicles 6:5De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter ĉiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael.
Psalms 109:31Ĉar Li staras ĉe la dekstra flanko de malriĉulo, Por savi lin de tiuj, kiuj juĝas lian animon.
Amos 4:11Mi faris inter vi renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi fariĝis kiel brulanta ŝtipo, savita el brulo; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
Zechariah 2:12Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon.
Luke 4:35Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj ĵetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin.
Luke 22:32sed mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu; kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn.