Libro de Zeĥarja 4:14
Tiam li diris: Tio estas du oleitoj, kiuj staras apud la Reganto de la tuta tero.
Londona Biblio
In The King James Version
Then said he, These are the two anointed ones, that stand by the LORD of the whole earth.
In Context
13Li respondis al mi kaj diris: Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: Ne, mia sinjoro.
Read all of Libro de Zeĥarja 4
Cross References
Exodus 40:15Kaj sanktoleu ilin, kiel vi sanktoleis ilian patron, ke ili estu Miaj pastroj; kaj ilia sanktoleiteco estu por ili por eterna pastreco en iliaj generacioj.
Deuteronomy 10:8En tiu tempo la Eternulo apartigis la tribon de Levi, por porti la keston de la interligo de la Eternulo, por stari antaŭ la Eternulo, servi al Li, kaj beni en Lia nomo, ĝis la nuna tago.
Joshua 3:13Kaj kiam la plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas la keston de la Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos en la akvo de Jordan, la akvo de Jordan detiriĝos, la akvo, kiu fluas de supre; kaj ĝi stariĝos, kiel unu muro.
1 Samuel 16:1Kaj la Eternulo diris al Samuel: Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna reĝi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jiŝaj la Bet-Leĥemano, ĉar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi reĝon.
1 Kings 17:1Kaj Elija, la Teŝebano, el la loĝantoj de Gilead, diris al Aĥab: Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaŭ kiu mi staras, ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.
Psalms 2:6Mi starigis ja Mian reĝon Super Cion, Mia sankta monto.