Libro de Zeĥarja 4:2
Kaj li diris al mi: Kion vi vidas? Mi respondis: Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj kaliketon ĝi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur ĝi, kaj po sep tubetoj troviĝas sur la lucernoj supre de ĝi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
1Kaj revenis la anĝelo, kiu antaŭe parolis kun mi; kaj li vekis min, kiel oni vekas iun el lia dormo.
3Kaj du olivarboj troviĝas super ĝi: unu dekstre de la kaliketo kaj la dua maldekstre de ĝi.
Read all of Libro de Zeĥarja 4
Cross References
Exodus 37:17Kaj li faris la kandelabron el pura oro, per forĝa laboro li faris la kandelabron; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj, ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaris el ĝi.
1 Kings 7:49kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaŭ la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro;
2 Chronicles 4:7Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laŭ la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre.
2 Chronicles 13:11kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn ĉiumatene kaj ĉiuvespere, kaj incensan aromaĵon, kaj ili aranĝas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun ĝiaj lucernoj, ke ili brulu ĉiuvespere; ĉar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin.
Jeremiah 1:11Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi diris: Mi vidas bastonon maldormantan.
Amos 7:8Kaj la Eternulo diris al mi: Kion vi vidas, Amos? Mi respondis: Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris: Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos ĝin;