The Bible Software
bible.software › Libro de Zeĥarja › Libro de Zeĥarja 6 › Libro de Zeĥarja 6:12

Libro de Zeĥarja 6:12

kaj diru al li jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen estas viro, kies nomo estas Markoto; li kreskos el sia loko kaj konstruos la templon de la Eternulo.

Londona Biblio

In The King James Version

And speak unto him, saying, Thus speaketh the LORD of hosts, saying, Behold the man whose name is The BRANCH; and he shall grow up out of his place, and he shall build the temple of the LORD:

In Context

11prenu arĝenton kaj oron, kaj faru kronojn kaj metu sur la kapon de la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak,

13Li konstruos la templon de la Eternulo, li ricevos gloron kaj sidos kaj regos sur sia trono; li estos ankaŭ pastro sur sia trono, kaj konsiliĝo paca estos inter ambaŭ.

Read all of Libro de Zeĥarja 6

Cross References

Ezra 3:8En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo.

Psalms 80:15Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.

Isaiah 11:1Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj.

Isaiah 53:2Ĉar li elkreskis antaŭ Li kiel juna branĉo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li plaĉus al ni.

Jeremiah 33:15En tiuj tagoj kaj en tiu tempo Mi elkreskigos al David markoton virtan, kiu faros juĝon kaj justecon sur la tero.

Micah 5:5Kaj li estos paco. Kiam la Asiriano venos en nian landon kaj enpaŝos en niajn palacojn, ni starigos kontraŭ li sep paŝtistojn kaj ok eminentulojn.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Libro de Zeĥarja 6:12

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Libro de Zeĥarja 6:11Libro de Zeĥarja 6Libro de Zeĥarja 6:13 →