Libro de Cefanja 1:4
Mi etendos Mian manon sur Judujon kaj sur ĉiujn loĝantojn de Jerusalem; Mi ekstermos de ĉi tiu loko la restaĵon de Baal, la nomon de la idolpastroj kaj ankaŭ de la pastroj;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Cefanja 1
Cross References
Exodus 15:12Vi etendis Vian dekstran manon, Kaj ilin englutis la tero.
2 Kings 23:4Kaj la reĝo ordonis al la ĉefpastro Ĥilkija kaj al la duagradaj pastroj kaj al la pordogardistoj, ke oni elportu el la templo de la Eternulo ĉiujn objektojn, faritajn por Baal kaj por Aŝtar kaj por la tuta armeo de la ĉielo; kaj oni forbruligis ilin ekster Jerusalem sur la kampo Kidron, kaj oni forportis ilian cindron en Bet-Elon.
2 Kings 23:12Kaj la altarojn, kiuj estis sur la tegmento de la supra ĉambro de Aĥaz, kiujn faris la reĝoj de Judujo, kaj la altarojn, kiujn faris Manase en la du kortoj de la domo de la Eternulo, la reĝo detruis, kaj li kuris de tie kaj ĵetis ilian cindron en la torenton Kidron.
Isaiah 14:26Tio estas la decido, farita pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super ĉiujn popolojn.
Hosea 10:5Pri la bovidoj de Bet-Aven ektremos la loĝantoj de Samario; ĉar ĝia popolo ekploros pri ĝi, kaj la pastraĉoj, kiuj ĝojis pri ĝi, ploros pri ĝia gloro, kiu foriĝis de ĝi.