Libro de Cefanja 2:7
Kaj la regiono fariĝos apartenaĵo de la restaĵo de la domo de Jehuda; tie ili paŝtos, en la domoj de Aŝkelon ili ripozos vespere, post kiam la Eternulo, ilia Dio, rememoros ilin kaj revenigos ilin el la kaptiteco.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6La apudmara regiono estos nur loko por loĝejoj de paŝtistoj kaj por ŝafejoj.
Read all of Libro de Cefanja 2
Cross References
Genesis 50:24Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi mortas, sed Dio rememoros vin, kaj elkondukos vin el ĉi tiu lando en la landon, pri kiu Li ĵuris al Abraham, Isaak, kaj Jakob.
Psalms 85:1Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob;
Isaiah 11:11En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restaĵon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Ŝinar kaj de Ĥamat kaj de la insuloj de la maro.
Isaiah 14:1Ĉar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj reloĝigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kuniĝos kun ili, kaj aliĝos al la domo de Jakob.
Jeremiah 3:18En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo de Izrael, kaj ili kune iros el la norda lando en la landon, kiun Mi donis kiel heredaĵon al viaj patroj.
Jeremiah 29:14Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn, kaj Mi kolektos vin el ĉiuj popoloj kaj de ĉiuj lokoj, kien Mi forpelis vin, diras la Eternulo; kaj Mi revenigos vin sur la lokon, de kiu Mi transloĝigis vin.