Libro de Cefanja 3:14
Ĝojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael; ĝoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Cefanja 3
Cross References
Ezra 3:11Kaj ili ekkantis gloron kaj laŭdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo ĝojkriis laŭte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo.
Psalms 14:7Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.
Psalms 81:1Laŭte kantu al Dio, nia forto; Ĝoje kriu al la Dio de Jakob.
Psalms 100:1Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
Psalms 149:2Izrael ĝoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.
Isaiah 24:14Ili levos sian voĉon kaj ĝojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios de la maro.