Libro de Cefanja 3:17
La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li ĝojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li ĝoje triumfos pri vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
16En tiu tempo oni diros al Jerusalem: Ne timu! kaj al Cion: Viaj manoj ne senfortiĝu.
18La sentaŭgulojn el via mezo Mi forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili.
Read all of Libro de Cefanja 3
Cross References
Genesis 1:31Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
Genesis 17:1Kiam Abram havis la aĝon de naŭdek naŭ jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaŭ Mi kaj estu senpeka.
Numbers 14:8Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos ĝin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
Deuteronomy 30:9Kaj la Eternulo, via Dio, donos al vi abundon en ĉiu faro de viaj manoj, en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, al via bono; ĉar denove la Eternulo ĝojos pri vi, farante al vi bonon, kiel Li ĝojis pri viaj patroj;
Psalms 78:65Sed mia Sinjoro vekiĝis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino.
Psalms 149:4Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.