Libro de Cefanja 3:19
Jen Mi faros finon en tiu tempo al ĉiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en ĉiuj landoj, kie oni malestimis ilin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
18La sentaŭgulojn el via mezo Mi forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili.
Read all of Libro de Cefanja 3
Cross References
Deuteronomy 26:19kaj ke Li starigos vin pli alte ol ĉiuj popoloj, kiujn Li kreis, en honoro, gloro, kaj majesto, kaj ke vi estos popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kiel Li diris.
Isaiah 25:9Kaj oni diros en tiu tago: Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni ĝoju kaj estu gajaj pro Lia savo.
Isaiah 33:1Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi ĉesos perfidi, vi mem estos perfidita.
Isaiah 41:12Vi serĉos ilin, sed vi ilin ne trovos, la homojn, kiuj kverelas kontraŭ vi; la homoj, kiuj batalas kontraŭ vi, fariĝos neniaĵo kaj neekzistaĵo.
Isaiah 49:25Sed tiele diras la Eternulo: Eĉ la kaptitoj estos forprenitaj for de la fortulo, kaj la akiritaĵo de la potenculo formalaperos; kaj kontraŭ viaj kverelantoj Mi kverelos, kaj viajn filojn Mi savos.
Isaiah 60:14Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj ĵetos sin antaŭ viajn piedojn ĉiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael.