Libro de Cefanja 3:8
Tial atendu Min, diras la Eternulo, ĝis Mi Miatempe leviĝos; ĉar Mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elverŝi sur ilin Mian koleron, la tutan flamon de Mia indigno; ĉar de la fajro de Mia severeco forbrulos la tuta tero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Cefanja 3
Cross References
Deuteronomy 32:21Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantaĵoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos.
Psalms 27:14Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.
Psalms 37:34Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.
Psalms 62:5Nur Dion fidu, mia animo; Ĉar Li estas mia espero.
Psalms 123:2Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, Ĝis Li korfavoros nin.
Proverbs 20:22Ne diru: Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos.