The Bible Software
2-a libro de la Kroniko · Malnova Testamento (Zamenhof)

2-a libro de la Kroniko 3

1Jen estas la filoj de David, kiuj naskiĝis al li en Ĥebron:la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Aĥinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail;

2la tria estis Abŝalom, filo de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; la kvara estis Adonija, filo de Ĥagit;

3la kvina estis Ŝefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla;

4ses naskiĝis al li en Ĥebron. Li reĝis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li reĝis en Jerusalem.

5Kaj jen estas tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem:Ŝimea, Ŝobab, Natan, Salomono-ĉi tiuj kvar de Bat-Ŝua, filino de Amiel;

6Jibĥar, Eliŝama, Elifelet,

7Noga, Nefeg, Jafia,

8Eliŝama, Eljada, kaj Elifelet-naŭ.

9Tio estas ĉiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar.

10La filo de Salomono estis Reĥabeam; la filo de ĉi tiu estis Abija; la filo de ĉi tiu:Asa; la filo de ĉi tiu:Jehoŝafat;

11la filo de ĉi tiu:Joram; la filo de ĉi tiu:Aĥazja; la filo de ĉi tiu:Joaŝ;

12la filo de ĉi tiu:Amacja; la filo de ĉi tiu: Azarja; la filo de ĉi tiu:Jotam;

13la filo de ĉi tiu:Aĥaz; la filo de ĉi tiu:Ĥizkija; la filo de ĉi tiu:Manase;

14la filo de ĉi tiu:Amon; la filo de ĉi tiu:Joŝija.

15La filoj de Joŝija estis:la unuenaskito Joĥanan, la dua Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara Ŝalum.

16La filoj de Jehojakim:lia filo Jeĥonja, lia filo Cidkija.

17La filoj de Jeĥonja:Asir, lia filo Ŝealtiel,

18Malkiram, Pedaja, Ŝenacar, Jekamja, Ĥoŝama, kaj Nedabja.

19La filoj de Pedaja:Zerubabel kaj Ŝimei. La filoj de Zerubabel:Meŝulam, Ĥananja; ilia fratino estis Ŝelomit;

20ankaŭ ĉi tiuj kvin:Ĥaŝuba, Ohel, Bereĥja, Ĥasadja, kaj Juŝab- Ĥesed.

21La idoj de Ĥananja:Pelatja kaj Jeŝaja; la filoj de Refaja, la filoj de Arnan, la filoj de Obadja, la filoj de Ŝeĥanja.

22La filo de Ŝeĥanja estis Ŝemaja; la filoj de Ŝemaja:Ĥatuŝ, Jigal, Bariaĥ, Nearja, kaj Ŝafat-ses.

23La filoj de Nearja:Eljoenaj, Ĥizkija, kaj Azrikam-tri.

24La filoj de Eljoenaj:Hodavja, Eljaŝib, Pelaja, Akub, Joĥanan, Delaja, kaj Anani-sep.

← 2-a libro de la Kroniko 2Read In The App, Free →2-a libro de la Kroniko 4 →

Study 2-a libro de la Kroniko 3

KJVMatthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)Reina-Valera (Español)Bíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)

All Chapters

1234567891011121314151617181920212223242526272829