1-a libro de la Kroniko 4:38
Eliŝa reiris Gilgalon. Estis malsato en la lando; kaj la profetidoj sidis antaŭ li. Kaj li diris al sia junulo:Starigu la grandan kaldronon kaj kuiru supon por la profetidoj.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 4
Cross References
Leviticus 26:26Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi manĝos kaj ne satiĝos.
1 Samuel 19:20Tiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon. Sed ili ekvidis aron da profetoj, kiuj estis profetantaj, kaj Samuelon, kiu staris super ili; kaj venis sur la senditojn de Saul la spirito de Dio, kaj ili ankaŭ ekprofetis.
1 Kings 17:1Kaj Elija, la Teŝebano, el la loĝantoj de Gilead, diris al Aĥab:Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaŭ kiu mi staras, ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.
2 Kings 2:3Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Eliŝa, kaj diris al li:Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris:Mi ankaŭ scias, silentu.
2 Kings 8:1Eliŝa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene:Leviĝu kaj iru, vi kaj via domo, kaj loĝu kelkan tempon tie, kie vi povos loĝi; ĉar la Eternulo alvokos malsaton, kaj ĝi venos en la landon por sep jaroj.