Libro de Ester 3:2
Kaj ĉiuj servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, klinadis sin kaj ĵetadis sin vizaĝaltere antaŭ Haman, ĉar tiel ordonis pri li la reĝo. Sed Mordeĥaj sin ne klinadis kaj ne ĵetadis sin vizaĝaltere.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 17:14Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu ĉi tion por memoro en libron kaj enmetu ĉi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la ĉielo.
Esther 2:5En la kastelurbo Ŝuŝan estis Judo, kies nomo estis Mordeĥaj, filo de Jair, filo de Ŝimei, filo de Kiŝ, Benjamenido;
Esther 2:21En tiu tempo, kiam Mordeĥaj sidadis ĉe la pordego de la reĝo, ekkoleris Bigtan kaj Tereŝ, du korteganoj de la reĝo el la sojlogardistoj, kaj ili intencis meti manon sur la reĝon Aĥaŝveroŝ.
Esther 3:3La servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, diris al Mordeĥaj: Kial vi malobeas la ordonon de la reĝo?
Esther 5:9Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora. Sed kiam Haman ekvidis Mordeĥajon ĉe la reĝa pordego, kaj tiu ne leviĝis kaj ne moviĝis antaŭ li, tiam Haman pleniĝis de kolero kontraŭ Mordeĥaj.