Libro de Ester 9:22
kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraŭ siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malĝojon en ĝojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malriĉuloj.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
23Kaj la Judoj akceptis tion, kion ili jam mem komencis fari kaj pri kio skribis al ili Mordeĥaj.
Cross References
Exodus 13:3Kaj Moseo diris al la popolo: Memoru ĉi tiun tagon, en kiu vi eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne manĝu fermentaĵon.
Nehemiah 8:10Kaj li diris al ili:Iru, manĝu grasaĵon kaj trinku dolĉaĵon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; ĉar ĉi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malĝoju, ĉar la ĝojo pri la Eternulo estas via forto.
Esther 9:19Tial la Judoj, kiuj loĝas en loĝlokoj kaj urboj ne fortikigitaj, faras la dek-kvaran tagon de la monato Adar tago de ĝojo kaj de festeno, festotago, kaj ili sendas donacojn unuj al aliaj.
Psalms 30:12Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.
Psalms 103:2Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.