Libro de Neĥemja 8:10
Kaj li diris al ili:Iru, manĝu grasaĵon kaj trinku dolĉaĵon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; ĉar ĉi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malĝoju, ĉar la ĝojo pri la Eternulo estas via forto.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Neĥemja 8
Cross References
1 Chronicles 16:27Gloro kaj majesto estas antaŭ Li; Forto kaj beleco estas sur Lia loko.
Esther 9:22kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraŭ siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malĝojon en ĝojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malriĉuloj.
Psalms 28:7La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekĝojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros.
Psalms 149:2Izrael ĝoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.