Libro de Jesaja 49:6
Li diris: Ne sufiĉas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 49
Cross References
2 Kings 3:18Sed ĉi tio ne sufiĉos al la Eternulo; Li transdonos ankaŭ Moabon en viajn manojn.
Psalms 67:3Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj.
Isaiah 11:10En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.
Isaiah 42:6Mi, la Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj Mi prenos vin je la mano kaj gardos vin, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por la nacioj,
Isaiah 52:10La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaŭ la okuloj de ĉiuj nacioj; kaj ĉiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.
Isaiah 60:3Kaj popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj.