Psalmaro 102:11
Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekiĝas kiel herbo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
My days are like a shadow that declineth; and I am withered like grass.
In Context
10Kaŭze de Via kolero kaj indigno; Ĉar Vi min levis kaj ĵetis.
12Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.
Cross References
Job 14:2Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.
Psalms 39:5Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato, Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio; Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.
Psalms 109:23Kiel ombro longiĝanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon.
Lamentations 3:1Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero.