Psalmaro 17:14
Kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano, Kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo, Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
15Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon; Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.
Cross References
Job 12:9Kiu ne ekscius el ĉio ĉi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris,
Job 21:21Ĉar kiom interesas lin lia domo post li, Kiam la nombro de liaj monatoj finiĝis?
Job 27:14Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon; Kaj lia devenantaro ne havos sate panon.
Psalms 49:17Ĉar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.
Psalms 73:12Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas feliĉuloj de la mondo kaj atingis riĉecon!