Psalmaro 37:25
Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
24Falante, li ne estos forĵetita; Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.
26Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.
Cross References
Joshua 1:5Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.
Job 4:7Rememoru do, ĉu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?
Job 32:6Kaj ekparolis Elihu, filo de Baraĥel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.
Psalms 37:28Ĉar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; Ĉiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.
Psalms 71:9Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumiĝos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.
Psalms 94:14Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos.