Psalmaro 84:10
Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol loĝi en tendoj de malvirto.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
9Nia ŝildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito.
Cross References
Psalms 17:14Kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano, Kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo, Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj.
Psalms 27:4Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
Psalms 63:2Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.
Psalms 132:10Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito.