1 Chronicles 23:13
La filoj de Amram: Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por ĉiam, por incensadi antaŭ la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
12La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel — kvar.
14Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi.
Cross References
Exodus 28:1Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro: Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron.
Exodus 29:33Kaj ili tion manĝu, ĉar per tio ili puriĝis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj. Laiko tion ne manĝu, ĉar tio estas sankta.
Exodus 30:6Kaj starigu ĝin antaŭ la kurteno, kiu estas antaŭ la kesto de atesto, kontraŭ la fermoplato de la kesto de atesto, kie Mi aperados al vi.
Exodus 40:9Kaj prenu la sanktan oleon, kaj sanktoleu la loĝejon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, kaj sanktigu ĝin kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, por ke ĝi estu sankta.
Leviticus 10:1Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis ĉiu sian incensujon kaj metis en ĝin fajron kaj metis sur ĝin incenson kaj alportis antaŭ la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili.
Leviticus 10:17Kial vi ne manĝis la pekoferon sur loko sankta? ĝi estas ja plejsanktaĵo, kaj ĝi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaŭ la Eternulo.